Jean-Baptiste Debret

Jean-Baptiste Debret
(1768-1848)
Familio de Kamakano, estro de Aragvaja tribo, prepariĝas por festeno
Familio de Kamakano,
estro de Aragvaja tribo,
prepariĝas por festeno
Persona informo
Jean-Baptiste Debret
Naskiĝo 18-a de aprilo 1768
en Parizo,  Francio
Morto 28-a de junio 1848
en Parizo,  Francio
Tombo Tombejo de Montmartre Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand
Nacia Altlernejo de Belartoj
Altlernejo Nacia de Pontoj kaj Vojoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jean-Baptiste Debret
Familio
Gefratoj François Debret (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
ilustristo
inĝeniero
litografisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Pentrado kaj vidigaj artoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Napoleon I decorated a soldier of the Russian army in Tilsitt with the cross of the Legion of Honor vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Baptiste DEBRET (1768-1848) (* Parizo, en la 18-a de aprilo 1768 - Parizo, en la 28-a de junio 1848) estis franca pentristo, kiu vizitis Brazilon kune kun la Franca Artistara Misio, estrita de Joachim Lebreton (1760-1819)[1], kaj li restis en Brazilo inter 1816 kaj 1831, sin dediĉante al pentrado kaj al la artisma administrado. En siaj pentraĵoj li portretis ne nur pejzaĝojn, sed, super ĉio, la brazilan societon, neniam forgesante elstarigi la signifoplenan ĉeeston de la sklavoj. Reirinte al Francio li publikigis la verkon "Voyage pittoresque et historique au Brésil"[2] (1834-1839), kie li elmontras aspektojn pri la brazila naturo, la homo kaj la societo en la komenco de la 19-a jarcento.

  1. Brasil Artes Enciclopédias. Arkivita el la originalo je 2013-06-14. Alirita 2014-05-14 .
  2. Pitoreska kaj Historia vojaĝo al Brazilo Arkivigite je 2013-05-30 per la retarkivo Wayback Machine- Nacia Biblioteko de Brazilo.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in